hungara ekonomikisto, politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Tibor Kállay [kAlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kállay Tibor estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagykállói.
Tibor Kállay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1881 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de majo 1964 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto |
Tibor Kállay naskiĝis la 6-an de januaro 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de majo 1964 en Budapeŝto.
Tibor Kállay frekventis gimnazion en Debrecen, universitaton en sia naskiĝurbo, poste li estis soldato en Vieno. En 1906 li eklaboris en ministerio pri financo, li estis sekretario en 1912. Dum la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis unue al Szeged, poste al Vieno. Post falo de la Soveto li estis subministro, poste li respondecis pri financa disiĝo de Aŭstrio-Hungario. Li partoprenis en Traktato de Trianon, poste li denove ricevis postenon en la financministerio. Inter 1921 kaj 1924 li estis ministro pri financoj, inter 1922 kaj 1935 parlamenta deputito. En 1924 li fondis la memstaran Hungaran Nacian Bankon.
Li edziĝis dufoje, li havis nur solan filon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.