From Wikipedia, the free encyclopedia
Tierz [TJERZ] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Tierz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22192 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 823 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 126 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 8′ N, 0° 21′ U (mapo)42.132222222222-0.35361111111112 [+] | ||
Alto | 467 m [+] | ||
Areo | 6,540039 km² (65 4.0 039 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tierz [+] | |||
Ĝia malgranda municipa teritorio estas en la centro de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas iomete oriente kaj tute apude de la provinca kaj komarka ĉefurbo: fakte kaj Quicena kaj Tierz estas du malgrandaj municipoj ambaŭflanke de la nacia ŝoseo N-240 survoje al la enirejo al Ŭesko, nome Quicena norde kaj Tierz sude. Tierz limas kun Quicena, Huesca kaj Bellestar del Flumen.
La loĝloko Tierz mem (467 msm) estas je 6 km oriente de Huesca proksime al la nacia ŝoseo N-240 kiu kondukas al la provinca ĉefurbo borde de la rivero Flumen.
La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj.
La loko estis konkerita en la 11-a jarcento. En la 16a de aŭgusto 1097 la reĝo Petro la 1-a de Aragono donis al la monaĥejo de Santa Cruz de la Serós la domojn kiujn lia onklino Sanĉa estis posedinta en "Tierz". [1]
La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Tierz akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 282 loĝantoj en 1900 ĝis 174 loĝantoj en 2003, sed jam en la 21-a jarcento pro proksimeco al la provinca ĉefurbo oni konstruis novajn kvartalojn kaj oni plialtiĝis ĝis nunaj 822 loĝantoj (2022).
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealo, vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo kaj nun funkcioj propraj de dormurbo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, kaj ekstere naturaj lokoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.