Tokia Instituto de Teknologio
nacia esploruniversitato ĉe Tokio, Japanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tokia Instituto de Teknologio (japane 東京工業大学, transliterumo : Tōkyō Kōgyō Daigaku, ankaŭ konata kiel Tokyo Tech, aŭ Tokodai kaj akronime TIT) estas esplora universitato situanta en la Tokia metropola areo en Japanio. La Tokia Instituto de Teknologio estas la plej granda scienc-teknologia altlernejo en Japanio, kaj estas konsiderata unu el la plej prestiĝaj edukaj kaj esploraj institucioj en la lando. La Instituto de Teknologio estas membro de RU11 kaj membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj en Orienta Azio [1].
Tokia Instituto de Teknologio | ||
---|---|---|
university in postwar Japan • esplora institucio • teknologia universitato • akademia eldonejo | ||
moto | 時代を創る知・ 技・志・和の理工人 Jidai o tsukuru chi, waza, kokorozashi, wa no rikōjin Inĝenieroj de la scio, teknologio kaj pasio, kiuj ŝanĝas nian mondon. | |
Informoj | ||
fondodato | 1881 | |
Situo | ||
Geografia situo | 35° 36′ 18″ N, 139° 41′ 2″ O (mapo)35.605139.68388888889 | |
lando | Japanio | |
urbo | Tokio | |
adreso | 東京都目黒区大岡山2丁目12-1 | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Kazuya Masu vd | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 10 357 vd (stato: 1-a de majo 2019) | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• ORCID • Open Education Global vd | ||
| ||
| ||
La instituto havas tri kampusojn en metropolitena Tokio, kaj de administra-akademia perspektivo ĝi inkludas ses lernejojn konsistantajn el pli ol kvardek sekcioj kaj esplorcentroj. Aktuale en 2016, 4,734 bakalaŭrostudentoj [2], 1,464 magistraj studentoj kaj 297 esplorstudentoj studas tie. Entute, 1,223 eksterlandaj studentoj studas en la instituto, kaj ĝi laborigas 1,223 fakultatanojn laborantajn kiel esploristoj kaj instruistoj [3].