Torvizcón
From Wikipedia, the free encyclopedia
Torvizcón estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. En 2016 estis 682 loĝantoj.[1] Ĝi estas en la suda parto de la Alpujarra Granada. Limas kun la municipoj La Taha, Almegíjar, Cástaras, Albondón, Sorvilán, Polopos kaj Órgiva.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Torvizcón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18430 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 618 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 53′ N, 3° 18′ U (mapo)36.878611111111-3.2986111111111 [+] | ||
Alto | 685 m [+] | ||
Areo | 51 km² (5 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torvizcón [+] | |||
Fermi
La ĉefaj kultivoj estas migdalarboj, vitoj kaj figarboj.
Granda parto de la teritorio estas ene de la Historia Loko de la Alpujarra. En la municipa teritorio, estas diversaj kampardomaroj kun tre diversaj devenoj, ekde la plej ĵusaj en la 19a jarcento ĝis la plej antikvaj el araba epoko.
Post la ribelo de la moriskoj restis nur du familioj en la vilaĝo kiu ne estis reloĝata.[2]