From Wikipedia, the free encyclopedia
En la Packontrakto de Tartu (estone Tartu rahu; finne Tarton rauha) rekonis la bolŝevista Rusio la sendependecon de Finnlando kaj Estonio. Ĝi estis subskribita en 1920, en la estona urbo Tartu.
La rusa-estona kontrakto estis subskribita la 2-an de februaro de 1920. Rusio rekonis la sendependecon de Estonio "por ĉiam".
Post kvarmonataj intertraktoj, la kontrakto estis ratifikita la 14-an de oktobro de 1920. La gvidanto de la finna delegacio estis Juho Kusti Paasikivi.
La kontrakto fiksis la limojn de la cara grand-princlando de Finnlando kiel limojn por la sendependa Finnlando. Finnlando ricevis aldone la senglaciajn havenojn de Petsamo ĉe la norda maro.
La komunumoj de Repola kaj Porajärvi, kiujn Finnlando en 1918 resp. en 1919 aneksis, trairis al Rusio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.