From Wikipedia, the free encyclopedia
La Traktato de Windsor estas la diplomatia traktato signita inter Portugalio kaj Anglio la 9-a de majo 1386[1] ĉe Windsor. Ĝi estas la plej malnova ankoraŭ reganta diplomatia alianco en la mondo. Ili signis post angla helpo al la Dinastio Aviso dum la Batalo de Aljubarrota la antaŭa jaro.
Anglio kaj Portugalio kreis traktaton en 1373, kiu garantiis angla milita subteno ĉe la batalo de Aljubarrota kontraŭ la Reĝlando de Kastilio en 1385.
Post la venko de Aljubarrota, la kastilia armeo estis tiel malbonkondiĉe, ke Johano la 1-a ne eblis klopodi invadon en la sekvaj jaroj. Johano la 1-a de Portugalio estis agnoskita kiel reĝo, tiel finante krizon de postsekvanto de 1383-1385 kaj la politika malordo, kiu reĝis en la portugala lando. Tiu agnosko de Kastilio nur okazis en 1411, post la signo de la Traktato de Ayllón-Segovia.
La angla-portugala alianco estis reviglita maje 1386. Portugalio kaj Anglio (Johano la 1-a kaj Rikardo la 2-a) signis la Traktaton de Windsor, konfirmante formale la aliancon kiu restis bazon en la duflanka rilatoj ĝis hodiaŭ.[2] La lasta ago por firmigi la aliancon estis la edziĝo inter Filipa de Lancaster, filino de Johano de Gento, grafo de Lencaster, kaj Johano I, realigita en 1387. La duflanka komerco viglis, kaj la du landoj interŝanĝis moruon, histon, korkon, salon, olivoleon kaj vinon. La plej juna virfilo de la geedzoj, Henriko estis la ora epoko de Portugalio pro liaj vojaĝoj kaj maraj eltrovoj.
La Traktato de Windsor establis pakton de reciproka subteno inter la landoj. Tiu dokumento estas konservata ĉe la Nacia Arkivo de Portugalio.[3]
La traktato, ankoraŭ funkcianta, estis alvokitaj tra la historio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.