Tramvojo de Medellín
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tramvojo de Medellín (hispane Tranvía de Medellín) (ankaŭ nomita Tramvojo de Ayacucho, hispane Tranvía de Ayacucho) estas pasaĝera gvidata transportilo, urba kaj elektra, veturanta en Medeĝino. Ĝi konsistas el 4,3 km longa tramlinio, de la metrostacio San Antonio ĝis la kvartalo Alejandro Echavarría, kun entute naŭ stacioj, tri el ili de interŝanĝo.
Rapidaj faktoj T-A Tramvojo de MedellínTranvía de Medellín, radial route • tramtransporto ...
T-A Tramvojo de Medellín Tranvía de Medellín | |
---|---|
Tramvojo de Ayacucho | |
radial route • tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Medeĝino, Kolombio |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 31-a de marto 2016 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 4,3 km |
Nombro de linioj | 1 T |
Nombro de veturiloj | 12 (Translohr) |
Nombro de stacioj | 9 |
Aliaj informoj | |
Posedanto | Medeĝino, Departemento Antjokio |
Transportisto | EMTVA |
Fermi
Por la konstruado de la tramvojo, la Municipo de Medeĝino prunteprenis de "Agence française de développement" (AFD) krediton kies celo estis la konstruado de la tramvojo de Ayacucho kaj du telferoj.
Ĝi formas parton de SITVA, kune kun la Metroo, Metroplús, Metrocable, EnCicla kaj SIT.