Tři oříšky pro Popelku
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tri aveloj por Cindrulino (ĉeĥe Tři oříšky pro Popelku, germane Drei Haselnüsse für Aschenbrödel aŭ Drei Nüsse für Aschenbrödel) estas unu el la plej famaj ĉeĥ-orientgermanaj fabelfilmoj. Multaj televidstacioj, ekzemple en Germanio kaj Norvegio, dum pli ol 30 jaroj kutimas ĝin spektigi ĉiujare je kristnasko.
Tři oříšky pro Popelku | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Tři oříšky pro Popelku |
Originala lingvo | germana lingvo • ĉeĥa lingvo |
Kina aperdato | 1 nov. 1973, 8 mar. 1974, 19 dec. 1975, 7 feb. 1977, 1973 |
Daŭro | 82 min |
Ĝenro | fantasta filmo, amafera filmo, komedia filmo, kristnaska filmo, fabelfilmo |
Kameraado | Josef Illík |
Reĝisoro(j) | Václav Vorlíček |
Produktisto(j) | Jiří Krejčík |
Scenaro | František Pavlíček • Václav Vorlíček |
Filmita en | Ĉeĥoslovakio, GDR |
Muziko de | Karel SVOBODA |
Rolantoj | Libuše Šafránková • Pavel Trávníček • Carola Braunbock • Rolf Hoppe • Karin Lesch • Holger Eckert • Ostara Körner • Erika Stiska • Daniela Hlaváčová • Jan Libíček • Vítězslav Jandák • Jaroslav Drbohlav • Vladimír Menšík • Míla Myslíková • Helena Růžičková • Miloš Vavruška • Jiří Růžička • Jiří Krytinář • Ilona Jirotková • Joachim Pape • Petr Svojtka • Jaroslava Adamová • Otto Šimánek • Květa Fialová • Miroslav Krejča • Karl-Helge Hofstadt • Gerd Funk • Jutta Molter • Aurora Pan • Gertrud Adam • Vladimír Navrátil • Bohumil Koška • Ludvík Wolf • Mirko Musil |
IMDb | |
La filmo apartenas al tiuj kiuj kaj en orienta kaj en okcidenta germanioj estis spektataj. En okcidentgermana televido ĝi spektiĝis la unuan fojon je la 26-a de decembro 1975.
Bazo de la filmo estas ideoj el la samnoma fabelo de Božena Němcová, fabelo kiu varias la cindrulino-temon per inaŭguro de tri aveloj kiel deziriloj.
La filmon famigis la geaktorojn Libuše Šafránková kaj Pavel Trávníček. Pliaj aktoroj konataj en Ĉeĥio kaj/aŭ en Germanio estas Rolf Hoppe, Vladimír Menšík kaj Helena Růžičková.
Oni filmis en la studioj de orientgermana filmentrepreno DEFA (Potsdamo-Babelsberg ĉe Berlino), ĉirkaŭ la kastelo Moricburgo ĉe Dresdeno, en la studioj de la filmentrepreno Barrandov en Prago, krome en diversaj lokoj de siatempa Ĉeĥoslovakio, ekz. en la akvokastelo Švihov kaj en la bohemia arbaro.
Same famiĝis la filma muziko de la Praga komponisto Karel Svoboda; la muziko intertempe haveblas aparte sur aŭd-laserdisko.
La filmo internacie multajn filmpremiojn gajnis; interalie la Oran Alcionon (Ĉeĥio). En Ĉeĥio ĝi estis elektita kiel plej bona fabelfilmo de la 20-a jarcento.[mankas fonto]
La filmo estas regule elsendata dum kristnaska tempo en Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Germanio, Svislando[1] kaj Norvegio.[2]