From Wikipedia, the free encyclopedia
Triglifo laŭ la Esperanto-vortaro PIV estas "elemento en dorika friso, ŝtonplato skulptita per tri kaneloj, en imito de la origina trabfino". La rektangulaj, plej ofte kvadrataj, kaj ofte pentre aŭ skulptite dekoritaj ŝtonplatoj inter la triglifoj de dorika friso estas nomataj metopoj. Sub la triglifoj pendas la gutoj.
La triglifo ĝenerale konsideriĝas ŝtona simboligo de la lignaj trabofinoj de la tipa primitiva kabano de prahistoria Grekio, kiel priskribis la antikva arkitekto Vitruvio kaj aliaj antikvaj kaj renesancaj verkistoj. La klasika greka kaj poste romia arkitekturo konservis tiun econ, samkiel multajn aliajn karakterizaĵojn de arkaikaj lignaj konstruaĵoj, kiel tributo al la origino de la arkitekturo kaj ĝia rolo en la historio kaj evoluo de la homaro.
Strukture, triglifoj povas esti ĉizitaj el unu bloko kun metopo, aŭ la metopoj povas esti ĉizitaj unuope kaj poste esti enmetataj en la triglifajn blokojn kiel en la templo de la diino Afea.
Laŭ Francisko Azorín triglifo estas Plataĵo havante tri strekojn aŭ plurajn vertikalajn kanelaĵojn, uzata ofte ĉe la dorikstila friso.[1] Li indikas etimologion el la greka triglophos, el trais + gliptos (tri ĉizaĵoj), kaj de tie la latina triglyphus. Kaj li aldonas la terminojn hemitriglifo, por duontriglifo, foje uzata ĉe la anguloj de la friso; glifo, por ĉizita kanelaĵo, duoncilindra, diedroforma, k.c.; hemiglifo, por duono de glifo; anaglifo, por kruda reliefo; hieroglifo, por sankta, mistera skribaĵo, farita unue per strekoj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.