Tubantoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tubantoj estis ĝermana tribo, kiu vivis en la orienta parto de Nederlando, norde de la rivero Rejno. Ili estas ofte egaligitaj kun la Tuihanti. Ĉe la Muro de Hadriano en Britio oni trovis surskribojn de tubantoj en romia militservo. La moderna nomo Twente deriviĝis de la vorto Tuihanti.
Rapidaj faktoj izolita homa grupo, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
Nuntempe Tubantia troviĝas en la nomo de la gazeto De Twentsche Courant Tubantia, la futbalklubo H.V.V. Tubantia (Hengelo) kaj multaj aliaj sportaj- kaj aliaj kluboj kaj unuiĝoj.