Departemento Tumbes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Departemento de Tumbes, aŭ Esperantigite Tumbesio, estas marborda regiono en la nordokcidento de Peruo. Kaŭze de sia situo apud la ekvatoro, ĝi havas varman klimaton, kun plaĝoj kiuj estas konsiderataj kiel inter la plej agrablaj de Peruo.
Rapidaj faktoj regiono de Peruo [+], Lando ...
Departemento Tumbes | |||
---|---|---|---|
Departemento | |||
Flago | |||
regiono de Peruo [+] | |||
Lando | Peruo | ||
Ĉefurbo | Tumpiurbo | ||
- koordinatoj | 4° S, 81° U (mapo)-3.88-80.59 [+] | ||
Akvokolektejo | 4 669,2 km² (466 920 ha) [+] | ||
Areo | 4 669,2 km² (466 920 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 224 863 [+] (2017) | ||
Denseco | 48,16 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Wilmer Dios Benites | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | PE-TUM | ||
Departemento Tumbes | |||
Vikimedia Komunejo: Tumbes Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Fermi
Laŭ la stato de 2017 en la departemento vivis 224 863 loĝantoj sur areo de 4 669,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 48 loĝantoj/km². La ĉefurbo de la departemento kaj de la samnoma provinco ankaŭ nomiĝas Tumbes, Esperantigata kiel Tumpiurbo.
La nomo "Tumbes" originas ĉu el Tumpis, grupo de indiĝenaj popoloj de la areo, ĉu el la vorto tumbos, speco de pasifloro kiu abundis en la areo, ĉu el la nomo de tumbesia kaciko, kies filo fondis kaj loĝatigis la regionon.