Herboturfo aŭ simple turfo [1] estas la plej supra tavolo de malseka grundo kaj marĉoj, kuntenema pro radikoj de herbo, antaŭe uzata en formo de longaj strioj kaj dikaj blokoj por konstrui kamparajn domojn.
Turfo estas grava konstrumaterialo de la historiaj kamparaj domoj turfodomoj en Islando. En Anglujo turfoj estis uzataj ekde la 17-a jarcento por konstrui razenajn sportarealojn. Ankaŭ presemita razeno, rulrazeno aŭ razenrulitaĵoj estas pecoj de herboturfo. Tiuj turfpecoj estas multe pli longaj ol larĝaj, tiel ke la longaj turfstrioj estas enruligeblaj. Rulrazeno estas uzata por rapide verdigi piedpilka ludejoj aŭ por rapide kreskigi herbotapiŝojn en ĝardenoj. La longaj turfstriiojn estas enruligitaj por la transporto. la produktado de presemita razeno. Ekzista specialaj entreprenoj, kiuj produktas tiajn turfojn.
Produktado
La tranĉado de la turfo okazu post minimume 12 monatoj ekde la semado, aliokaze la tavolo ne estas bone traradikiĝinta..
Rulrazeno en sporto
Por verdigi sportejon per herbotapiŝo ekzistas du metodoj, la semado kaj la uzo de rulrazeno. Hodiaŭ la plej multaj piedpilkaj stadionoj uzas rulrazenon, ĉar tempodaŭro inter la forigo de la malnova razeno kaj la nove uzebla razeno estas multe pli mallonga ol se la herbo estas semita.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.