komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Turnișor [turniŝor] (hungare Kistorony, germane Neppendorf. latine Eppendorfinum aŭ Turris Sancti Epponis[1]) estis vilaĝo aligita al Sibiu en 1954.
Turnișor | |||
---|---|---|---|
urboparto vd | |||
Administrado | |||
Malaperinta en | 1954 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 48′ N, 24° 8′ O (mapo)45.7930555624.125 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Turnișor [+] | |||
Ĝi havis en 1910 2 831 loĝantojn (germanoj, rumanoj). Temas pri centro de la landleroj (antaŭ ilia amasa forlaso de Rumanujo dum la 1990-aj jaroj).
Ĝia unua skriba mencio estas en 1327. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben ). La historia kerno de Turnișor situas sude de la nacia vojo 1, oriente de la flughaveno de Sibiu kaj nord-okcidente de la rivero Cibin. Aliflanke de la nacia vojo troviĝas pli junaj domoj kaj la fervoja stacio Turnișor. La historion lokan esploris la protestantisma pastoro Hellmut Klima dum multaj jaroj surloke deĵoranta. Ekde 2021 ekzistas en la vilaĝo kongresejo de Evangelia Akademio de Transilvanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.