Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
junulara Esperanto-organizo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto (ĝis inkluzive 35-jaraĝaj) kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj. Estas nuntempe 46 landaj sekcioj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton, sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj. TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio.
- Ĉi tiu artikolo temas pri la Esperanto-asocio. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Tejo.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Emblemo de TEJO | |||||
esperanto-organizaĵo • ne-registara organizaĵo • junulara asocio | |||||
Komenco | 1938 vd | ||||
Lando(j) | Nederlando vd | ||||
Sidejo | Roterdamo, Nederlando | ||||
Tipo | Asocio | ||||
Ĉefestro(j) | Albert Stalin Garrido • Michael Boris Mandirola • Enric Baltasar • Hoan Tran Thi • David-Emil Wickström • Heming Welde Thorbjørnsen • Holger Boos • Sjoerd Bosga • Joseph Truong • Danny ten Haaf • Saskia Idzerda • Jan Koszmaluk • Łukasz Żebrowski • Gregor Hinker • Bertrand Hugon • Charlotte Scherping Larsson vd | ||||
Membro de | Forumo Junulara Eŭropa vd | ||||
Estr(ar)o | Albert Stalin Garrido (ekoficinte en septembro 2022) | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | volontula asocio | ||||
TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama loko tra la mondo. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj kaj ĝenerala amuziĝo, kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO organizas ankaŭ kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.
UEA, kies sekcio estas TEJO, eldonas la revuon Kontakto kun la movada rubriko TEJO tutmonde, kaj ankaŭ la retan informbultenon TEJO-aktuale. Kontakto estas socikultura revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo. TEJO Tutmonde estis alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie, kiu per decido de la estraro estis transformita en rubrikon. TEJO-aktuale celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.
TEJO ankaŭ administras Pasportan Servon, reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj, kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.