Ulrike Meinhof
germana ĵurnalistino kaj pli malfrue radikala maldekstra teroristino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ulrike Meinhof (naskita 7-a de oktobro 1934 en Oldenburg, mortinta 9-a de marto 1976 en Stuttgart) estis germana ĵurnalistino kaj pli malfrue radikala maldekstra teroristino estante membro de la terorista grupo Rote Armee Fraktion, kio estas konata ankaŭ laŭ la nomo Baader-Meinhof. Per sia radikalaj faroj ŝi funkĉiis en kontraŭnuklearmila asocio (1957) kaj estis redaktistino de la maldekstra ĵurnalo "konkret" (inter 1959-1969; ĉefredaktorino inter 1961-1964). Ŝi edziniĝis kun Klaus Rainer Röhl en 1961 kaj naskis ĝemelojn en 1962. Meinhof disde Röhl eksedziniĝis en 1968.
Ulrike Meinhof | |
---|---|
Juneta ĵurnalisto Ulrike Meinhof jare 1964. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1934 (1934-10-07) en Oldenburgo, Malsupra Saksio, Germana Regno |
Morto | 9-an de majo 1976 (1976-05-09) (41-jaraĝa) en Stutgarto, Baden-Virtembergo, Okcidenta Germanio |
Mortokialo | pendumo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Monastero • Cäcilienschule Oldenburg |
Familio | |
Patro | Werner Meinhof |
Patrino | Ingeborg Meinhof |
Edz(in)o | Klaus Rainer Röhl |
Infanoj | Bettina Röhl • Regine Röhl |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • sociologo |
Meinhof komenciĝis moviĝi en radikalaj grupoj en Berlino. En 1970 ŝi helpis Andreas Baader fuĝi el malliberejo. Ŝi partoprenis en bombaj ekatakoj. Germania konservativa ĵurnalaro komencis nomi la grupon Baader-Meinhof, kvankam ĉefoj de la grupo estis Baader kaj Gudrun Eisslin, ne Meinhof. En 1972 Meinhof ricevis 8 jarojn de malliberejo. Ŝi pendumis sin en 1976 en sia ĉelo.
Ŝia avino estis filino de la eklezihistoriisto Julius Köstlin.