Universala Poŝta Unio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Universala Poŝta Unio (UPU, france: Union postale universelle) estas internacia organizaĵo kiu kunordigas la poŝtajn politikojn inter la landoj kaj la tutmondan poŝtan sistemon. Ĝi estis kreita kiel "Ĝenerala Poŝta Unio" okaze de Interkonsento subskribita en Berno, 1874. La nunan nomon ĝi alprenis en 1878.
Rapidaj faktoj faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj, Komenco ...
Universala Poŝta Unio | ||
---|---|---|
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj | ||
Komenco | 1874 vd | |
Geografia situo | CH1903: 602792 / 198636 (mapo)46.9388055555567.4753055555556 | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Berno | |
| ||
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Inter aliaj normoj, kiel la difino de kompens-tarifoj inter membro-ŝtatoj, ĝi administras ankaŭ la iaman signifan sistemon de Internaciaj Respondkuponoj (IRK). Temas pri sistemo kreita en 1906, kiu ebligas internacian antaŭpagon de poŝta afranko.