Universitato Ave Maria
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato Ave Maria (angle Ave Maria University, akronime AMU) estas privata katolika universitato en la usona ŝtato Florido [1]. Ĝi estis fondita en aŭgusto 2003 fare de la fondinto de la firmao Domino's Pizza, la milionulo Tom Monaghan [2]. La universitato havas provizoran kampuson en Napolo en sudokcidenta Florido, sed ĝi estas intencita esti establita konstante en la laŭplana urbo de Ave Maria, iom oriente de Napolo.
Universitato Ave Maria | ||
---|---|---|
universitato privata neprofitcela lernejo | ||
moto | Ex Corde Ecclesiae Veritatis splendor | |
Informoj | ||
fondodato | 2003 | |
fondinto(j) | Tom Monaghan vd | |
speco | privata | |
Situo | ||
Geografia situo | 26° 20′ 11″ N, 81° 26′ 17″ U (mapo)26.3363-81.438 | |
lando | Usono | |
adreso | 5050 Ave Maria Blvd, Ave Maria, FL, 34142-9505 | |
poŝtkodo | 34142-9505 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 600 vd | |
Diversaĵoj | ||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
filiita al | ||
• Association of Catholic Colleges and Universities vd | ||
| ||
Ĝi estas la unua katolika universitato fondita en Usono ekde 1966. La universitato havas striktan katolikan honorkodon. Aktuale en 2006, estis planite ke la universitato instruus proksimume 6,000 studentojn en 2020 [3]. La nombro da studentoj superis 1,000 por la unua fojo en 2014 kaj pliiĝis al 1,260 antaŭ 2021 [4].