universitato en Norvegio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Bergen (norvege Universitetet i Bergen, loka prononco ʉnɪvæʂɪˈtèːtə ɪ ˈbæ̀rɡn̩) estas esplor-intensa ŝtatuniversitato situanta en la urbo Bergen de Norvegio. La universitato hodiaŭ havas pli ol 4 000 dungitojn kaj 18 000 studentojn. Ĝi estis establita per ago de parlamento en 1946 surbaze de pluraj pli malnovaj sciencaj institucioj devenantaj de 1825, kaj estas la dua plej maljuna universitato de Norvegio. La institucio estas konsiderita unu el la kvar "establitaj universitatoj" de Norvegio kaj havas fakultatojn kaj programojn en ĉiuj kampoj de klasika universitato inkluzive de kampoj kiuj estas tradicie rezervitaj perleĝe por establitaj universitatoj, inkluzive de medicino kaj juro. Ĝi ankaŭ estas unu el la ĉefaj universitatoj de Norvegio en multaj natursciencoj, inkluzive de mara esplorado kaj klimata esplorado. La universitato estas konstante vicigita en la plej bona procento inter la universitatoj de la mondo, kutime inter la plej bonaj 200 universitatoj kaj inter la plej bonaj 10 aŭ 50 universitatoj tutmonde en kelkaj kampoj kiel ekzemple teraj kaj maraj sciencoj. Ĝi estas parto de la Koimbra Grupo kaj de la U5-grupo de la plej malnovaj kaj plej alte rangigitaj universitatoj de Norvegio.
La urbo Bergen cetere estas ĉirkaŭata per sep montoj. En la emblemo de la universitato simbole videblas ĉiuj sep, kun strigo, tradicia simbolo de saĝeco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.