Universitato de Koloradio ĉe Boulder
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Koloradio ĉe Boulder (angle University of Colorado Boulder; ankaŭ konata kiel CU-Boulder, CU, aŭ Colorado [1]) estas publika universitato funkcianta en la urbo de Boulder, Koloradio en Usono. Ĝi estas la ĉefa universitato de la sistemo de Universitato de Koloradio kaj estis fondita kvin monatojn antaŭ ol la ŝtato Koloradio aliĝis al Usono en 1876. La universitato estas konsiderata kiel inter la plej bonaj publikaj universitatoj en Usono [2].
En 2010, 29,952 studentoj studis en la universitato, en naŭ fakultatoj kaj lernejoj, inkluzive de 150 malsamaj studprogramoj kondukantaj al akademia grado [3]. Entute, ok nobelpremiitoj, ok MacArthur Fellows kaj 18 astronaŭtoj estis asociitaj kun la universitato dum ĝiaj jaroj de funkciado kiel studentoj, esploristoj aŭ fakultatanoj. En 2010, la universitato ricevis preskaŭ 454 milionojn USD en esplorsubvencioj por diversaj esplorprogramoj inkluzive de la Atmosfera kaj Spaca Fiziko-Laboratorio, la Joint Research Institute for Laboratory Astrophysics (JILA), kaj la Atomhorloĝo de la Nacia Instituto de Normoj kaj Technology [4][5].