Unuataga koverto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Unuataga koverto estas poŝtaĵo, kiu estas stampita la unuan tagon de la ekvalido de la koncerna poŝtmarko. Ofte la poŝto uzas specialajn stampojn kaj/aŭ ornamkuvertojn, kiuj faru la tuton pli alloga kaj interesa. Unuatagaj kovertoj (mallonge FDC el la angla first day cover) en la filatelo ofte atingas multoblon de la valoro de la koncerna poŝtmarko.
- Kategorio Unuataga koverto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)