municipo en Utreĥto, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Utreĥto (nederlande Utrecht, pron. [ütreĥt], urbutreĥte Utreg aŭ Utereg) estas la ĉefurbo de la provinco Utreĥto kaj la kvara plej granda urbo de Nederlando.
Utreĥto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
nederlanda municipo (1812–) biciklada urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3450–3455 • 3546 • 3500–3585 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 359 370 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 618 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 5′ N, 5° 7′ O (mapo)52.0908333333335.1216666666667 [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 99,32 km² (9 932 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Utrecht (city) [+] | |||||
Utreĥto estas unu el la urboj de la regiono Randstad. Ĝi situas en centra loko de la lando kaj estas nodo de (fer-)vojoj kaj kanaloj kaj pro tio grava urbo por foiroj kaj konferencoj.
La urbo enhavas la plej grandan universitaton de Nederlando kaj la ĉefoficejon de la Nederlandaj Fervojoj (Nederlandse Spoorwegen). Ankaŭ troviĝas tie la plej grava konferencejo de la lando, nomita "Jaarbeurs Utrecht".
Utreĥto estas la sidejo de la roma katolika ĉefepiskopo de Nederlando.
Ĝi estas unu de la plej antikvaj urboj de Nederlando kun grava historia centro. Pro la turo Domtoren ("katedrala turo"), simbolo de la urbo, 112,32 metrojn alta, do la plej alta preĝejo-turo de Nederlando, la urbo estas ankaŭ nomata Domstad aŭ "katedrala urbo".
La sodomiaj procesoj de Utreĥto estis granda serio de persekutoj de samseksemuloj inter 1730 kaj 1731 en la urbo Utreĥto. En tiu urbo okazis pli ol kvardek persekutoj.
En Utreĥto Cornelis Jacob Baart de la Faille kaj siaj kunuloj fondis Esperanto-grupon en 1903. Ĝi gastigis la kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1968.
Estas Zamenhofdreef (aleo de Zamenhof) en la urbo kun statuo.
Provinco Utreĥto | |
---|---|
Amersforto | Baarn | Bunnik | Bunschoten | De Bilt | De Ronde Venen | Eemnes | Houten | IJsselstein | Leusden | Lopik | Montfoort | Nieuwegein | Oudewater | Renswoude | Rhenen | Soest | Stichtse Vecht | Utrechtse Heuvelrug | Utreĥto | Veenendaal | Vijfheerenlanden | Wijk bij Duurstede | Woerden | Woudenberg | Zeist | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.