From Wikipedia, the free encyclopedia
Caterina ALBERT i PARADÍS (L'Escala, Katalunio, 1869-1966). Verkistino sub vira pseŭdonimo Víctor CATALÀ.
Caterina ALBERT i PARADÍS | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Caterina Albert i Paradís | |||||
Naskonomo | Caterina Albert i Paradís | ||||
Naskiĝo | 19-an de septembro 1869 en L'Escala, Katalunio | ||||
Morto | 19-an de septembro 1966 (97-jaraĝa) en L'Escala, Katalunio | ||||
Tombo | L'Escala Old Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Lluís Albert i Rivas (en) (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Víctor CATALÀ | ||||
Okupo | Romanisto, novelisto, dramisto kaj poeto | ||||
Verkado | |||||
Literatura movado | Modernismo kaj Noucentismo | ||||
Verkoj | Q8770697 ❦ Soleco ❦ Q21087098 vd | ||||
Literatura portalo | |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi naskiĝis la 11-an de septembro 1869, estis la plej aĝa filino de la bienuloj Dolors Paradís Farrés kaj Lluís Albert Paradeda.
Ŝi ĉefe estis edukita hejme kaj tial forte influis la instruadon sia patrina avino kaj sia patrino. Kiel ŝi agnoskas en letero, ŝi sekvis neniun formalan studadon pro "esti la pli aĝa" de la fratoj kaj "flegi la maljunulojn, pro iliaj delikataj sanoj". Tamen ŝi frekventis la vilaĝan lernejon nelonge en 1873, kiam estis kvar aĝa, sed ne tenis ĝin en bona memoro. Ŝi ankaŭ estis internigita en lernejo de monaĥinoj en Ĝirono dum unu el siaj adoleskaj jaroj, kie ŝi lernis la francan kaj pianon.
En la kampo de artoj, ŝi faris la unuajn paŝojn en pentrado kaj skulptado dum la adoleskaj jaroj sub la gvidado de sia patra avo. Ĝi ankaŭ ricevis la instruojn de la sevillana pentristo Félix-Antonio Alarcón; kun li ŝi lernis pentri homecan figuron per oleo. Ŝi ricevis flutajn lecionojn de Rossend Mercader kaj Savanto Mundi instruis ŝin pri piano. Fine, en 1900, Ŝi ricevis klasojn pri skulptado sub la direkto de Josep Carcassó,
De 1884, ŝi vizitis Barcelonon pli kaj pli ofte, de tiam ŝi komencas sian korespondadon kun verkistoj kiel Joan Maragall, Narcís Oller kaj Francesc Matheu.
Romanisto, novelisto, dramisto kaj poeto. Ŝi estis aŭtodidakta kaj moviĝis en la literatura sfero de naturalismo kiu regis kiam ŝi komencis skribi, tamen ŝi deklaris sin favora al "senbrida eklektikismo".
Ŝi debutis en la Floraj Ludoj (Jocs Florals) de 1898 per la teatra monologo “La infanticida” (La infan-murdintino) kaj la poemo “El llibre nou” (La nova libro). Ŝi verkis ankaŭ poezion: “El cant dels mesos” (La kanto de la monatoj) (1901), “Llibre blanc” (Blanka libro) (1905), kaj publikigis poemojn en diversaj gazetoj.
Kvankam siaj fruaj streboj dediĉitaj al la poezio kaj al la teatro-verkado, ŝi vere elstaris proze kio decide influis la evoluon de la kataluna literaturo de la 20-a jarcento. Ŝia proza verkaro evoluis tra kvar stadioj. La unua inkluzivas tri kolektojn de rakontoj "Drames rurals" (Kamparaj Dramoj) en 1902 "Ombrívoles" (Ombraj) en 1904 "Caires vius" (Akraj Randoj) en 1907 kaj poste la romano "Solitud" (Soleco) en 1905 kiu estas konsiderata kiel ŝia majstraĵo. La dua stadio konsistas el romano “Film (3000 metres)" (Filmo (3000 metrojn)) en 1919 kaj la kolekto de rakontoj: "La mare balena" (Patrino Baleno) en 1920. En la tria stadio ni trovas la kolektojn de rakontoj "Marines" (Maraj rakontoj) en 1928 kaj "Contrallums" (Kontraŭlumoj) en 1930 unu el ŝiaj plej bonaj kolektoj. La kvara kaj fina etapo inkluzivas la verkojn "La vida mòlta" (Vivo Eluziĝinta) en 1949 kaj "Jubileu" (Jubileo) en 1951. La Premio "Víctor Català” por rakontoj aŭ rakontaj pecoj, estis starigita en 1953 omaĝe al la verkisto.
Solitud, sukcesa romano kun la plej bonaj kritikoj tra siaj multenombraj eldonoj kaj tradukita al ok lingvoj inkluzive de Esperanto, estas la plej emblema verko de la modernisma renovigo de la kataluna literaturo kaj pionira romano en la reprezentado de la virina imagaro. La romano aperis poĉapitre en la revuo Joventut dum la jaroj 1904-1905. Tiu verko ricevis la premion Fastenrath de la Floraj Ludoj de la jaro 1908 kaj estas konsiderata ŝia ĉefverko. Ĝia temo estas la serĉado de la propra individueco kaj la eblo atingi apartan kaj liberan ekziston. La strukturo de la romano baziĝas sur instrua vojaĝo de ĵus edziniĝinta virino kiu post malagrablaj spertoj decidas serĉi sian propran vojon.
Per la romano “Solitud” la aŭtorino stariĝis en la unua vico de la katalunaj verkistoj de la komenco de la 20-a jarcento, sed eble la plej surpriza romano - la aŭtorino mem diris ke ŝi antaŭeniris sian tempon - estis “Film (3000 metres)", kun rakontoj kiuj kunfandiĝas kaj aldoniĝas en la evoluon de la rolulo enkondukante deven-kinajn elementojn en la katalunan romanon. La verkaro de “Víctor Català”, kiu partoprenas la movadojn Modernismo kaj “Noucentismo”, -kultur-politika movado en Katalunio ĉe la komenco de la 20-a jarcento-, regalis nin per romanoj kaj roluloj, kiuj sekvas la stelon de la plej bonaj eŭropaj libroj de la periodo.
Ĉiam malhelpis ŝian publikan akcepton la fakto, ke ŝi estis fraŭla, tuŝis krudajn temojn kaj posedis potencan esprimkapablon. Ĉirkaŭis ŝiajn temojn amara vido pri la mondo, malproksime de bukolikaj idealigoj, kaj profunda radikiĝo en la grundo. En ŝiaj lastaj verkoj, brutalecon kaj krudecon anstataŭas rafinita kaj eleganta tono, kaj nostalgio pri pasinta epoko pli bona.
La literatura kariero de Víctor Català povas esti dividita en tri periodojn:
En la periodo de modernismo, samkiel en ŝia tuta literatura kariero, Solitud/Soleco devas esti substrekata, ĉar ĝi estas perfekte enkorpigita en Kataluna modernismo kaj ĝi ankoraŭ estas ŝia plej reprezenta verko. La heroino de la romano, Mila, estas virino kiu luktas kontraŭ sia socia ĉirkaŭaĵo kaj por sia propra individueco. En 1909 la verko gajnis la Premion Fastenrath, kaj estis tradukita en multajn lingvojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.