From Wikipedia, the free encyclopedia
VEGA, por «Verts & à gauche» (france «Verdaj kaj maldekstremaj»), estas belga politika movado fondita en januaro 2012 en Lieĝo. Ĝi sekvas radikalan maldekstreman ekologiistan orientiĝon[1]. Oktobre de 2012, la movado unuafoje partoprenis balotadon, i.e. municipa balotado en Lieĝo, kaj atingis 3,6 % el voĉdonoj kun unu elektito, nome François Schreuer[2].
VEGA | |
---|---|
partio | |
Lando | Belgio |
Estro | (kooperativa asocio) |
Fondiĝo | januaro 2012 |
Lingvo(j) | franca |
Ĉefa sidejo | Lieĝo |
Ideologio | ekosocialismo |
Retejo | http://vega.coop/ |
Fine de 2013, VEGA fariĝis nacinivela movado[3] kaj anoncis dum sia unua kongreso ke ĝi prezentos kandidatojn en la venontaj regionaj kaj eŭropaj balotadoj de majo 2014[4] sed ne sukcesis elektigi deputitojn.
Notinde estas ke en Bruselo ekzistis inter 1986 kaj 1995 alia politika partio ankaŭ nomita VEGA (por «Verts pour une Gauche Alternative» - «Verduloj por alternativa maldekstremo»).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.