ĉeĥa esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Vuk ECHTNER (baptita Wolfgang) (naskiĝis la 10-an de julio 1905, mortis la 16-an de februaro 1994 en Domažlice) estis ĉeĥa esperantisto.
Vuk Echtner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wolfgang Echtner |
Naskiĝo | 10-an de julio 1905 en Poběžovice |
Morto | 16-an de februaro 1994 (88-jaraĝa) en Domažlice |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto edukisto instruisto redaktoro tradukisto |
Lerninte E-on 7-jara, li aktivis en la movado ekde 1920, estis fondinto de Ĉeĥa prunta biblioteko (1920), junulara sekciestro de EAĈSR, dum 47 jaroj redaktoro de Aŭroro (E-revuo por blinduloj), tradukinto por Ĉeĥoslovaka antologio (el Alois Jirásek, Julius Zeyer, Fráňa Šrámek, Helena Malířová, Jindřich Šimon Baar, Anna Marie Tilschová, Jan Vrba), estro de pedagogia sekcio, bahaano, pro kiu li travivis 22 monatojn en karcero (1958-1960). Por blinduloj li brajle transskribis 52 diversajn lernolibrojn.
En 1927 li kunorganizis la internacian konferencon "Paco per lernejo" en Prago. En la 1930-aj jaroj li gvidis la junularan kaj lingvan komisionojn de la landa E-asocio. Post la dua mondmilito li instruis Esperanton en someraj E-tendaroj. Pro sia kunlaboro kun E-bahaanoj kaj kun la Universala Esperanto-Asocio ("pro malamika agado") li estis enmalliberejigita en 1956, kaj amnestiita nur en 1960.
Post junaĝa konatiĝo kun Eroŝenko, Echtner pleje aktivis en organizaĵoj por blinduloj. De 1930 li gvidis la Internacian Blindulaferan Informejon kaj Statistikejon, redaktis la brajlan E-revuon Aŭroro dum 47 jaroj (1928-1975), gvidis E-kursojn, pretigis brajlan E-ĉeĥan vortaron kaj transskribis por nevidantoj 52 lernolibrojn pri diversaj fremdlingvoj.
Echtner kuneditoris Historio de la E-movado en Ĉeĥoslovakio (1983) de Stanislav Kamaryt.
Distingita per la plej alta honormedalo de la ĉeĥa blindularo, Echtner estis honora membro de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu lin proponis, en novembro 1993, por Honora Membreco en UEA.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.