Valona Brabanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Valona Brabanto (france: Brabant wallon, valone: Braibant walon) estas unu el la kvin provincoj de Valonio, Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 396 840 loĝantojn. Valona Brabanto estas la plej nova kaj plej malgranda provinco de la lando. Ĝi havas surfacon de 1091 km² kaj havas nur unu administran distrikton, tiun de Nivelles. La ĉefurbo de la provinco estas Wavre.

La provinco Valona Brabanto ekestis en januaro 1995, kiam oni disigis la malnovan provincon Brabanto laŭ la tiel nomata lingva landlimo. Post la disigo tiu regiono ekzistas en tri partoj: Flandra Brabanto, Valona Brabanto kaj la Brusela Ĉefurba Regiono.
La 1-an de januaro 2007 la provinco havis 370.460 loĝantojn.
Remove ads
Etimologio
Brabanto estas derivaĵo de Braecbant. Tio estas kunigo de braec, kio signifas marĉo kaj bant, kio signifas regiono.[1]
Provinco Valona Brabanto : 27 municipoj
Remove ads
Piednotoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads