La Usona Servo por Administracio kaj Buĝeto difinas la areon kiel Metropola Statistika Areo Washington–Arlington–Alexandria, DC–VA–MD–WV, nome metropola statistika areo uzita por statistikaj celoj fare de la Usona Buroo de la Censo kaj de aliaj agentejoj. Tiu areo inkludas kiel siajn ĉefajn urbojn Vaŝingtono same kiel la Virginian kantonon Arlington kaj la urbon Alexandria. La Servo por Administracio kaj Buĝeto inkludas ankaŭ la metropolan statistikan areon kiel parto de la pli granda Metropola Areo Baltimore–Washington, kiu havas 9,331,587 loĝantojn je la ĉirkaŭkalkula censo de 2012.[1]