Usona ŝtato en nordorienta Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Vermonto (angle Vermont) estas unu el la 50 subŝtatoj de Usono, havante proksimume 630.000 homojn kaj 24.900 km² da areo. Ĝi estas ŝtato de Nov-Anglio en la nordoriento de la lando, inter Nov-Jorkio kaj Nov-Hampŝiro, kaj inter Masaĉuseco kaj la kanada provinco Kebekio. Ĝi estas la dua malplej multhoma usona ŝtato kaj aere la ses malplej granda ŝtato.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Vermont. |
Vermonto | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | |||
Flago | Blazono | ||
subŝtato de Usono [+] | |||
Lando | Usono | ||
Supermara alteco | 305 m [+] | ||
Ĉefurbo | Montpelier | ||
- koordinatoj | 44° N, 73° U (mapo)44-72.7 [+] | ||
Plej alta punkto | Mount Mansfield [+] | ||
Plej malalta punkto | Champlain [+] | ||
Akvokolektejo | 24 923 km² (2 492 300 ha) [+] | ||
Areo | 24 923 km² (2 492 300 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 643 077 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||
Denseco | 25,8 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Phil Scott (ekde 6-a de januaro 2017) |
||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5), Ameriko/Nov-Jorko [+] | ||
ISO 3166-2 | US-VT | ||
Vermonto | |||
Vikimedia Komunejo: Vermont [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Vermonto signifas "Verda Monto" (aŭ Vert Mont en la franca.) Ĝi havas tre belan pejzaĝon kun multaj montaroj kaj arbaroj. Turismo estas grava industrio de Vermonto.
La franca esploristo Samuel de Champlain vizitis lagon Champlain en la jaro 1609 kaj pretendis la landon por la reĝo de Francio. En 1690 nederlanda kaj brita grupo setliĝis en okcidenta-centra Vermonto. En ĉi tiu regiono okazis la milito inter la francoj kaj la britoj (1754-1763) kaj la milito inter la britoj kaj la usonanoj (1775-1777). Vermonto fariĝis la 14-a ŝtato de la usona unuiĝo je la 4-a de marto 1791. Du usonaj prezidentoj, Chester A. Arthur kaj Calvin Coolidge, naskiĝis en Vermonto.
La ĉefurbo de Vermonto estas Montpelier (8 000 loĝantoj). Aliaj urboj estas Bennington, Brattleboro, Burlington (la laŭ nombro de loĝantoj plej granda urbo de la subŝtato), Rutland, kaj Barre. La plejmulto da vermontanoj loĝas en la kamparo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.