Veterdisfalo aŭ veterdetruiĝo estas la disfalo de tersurfacaj petroj pro la efiko de diversaj veter-procesoj unuopaj aŭ kombinitaj.
Oni baze distingas du tipojn de veterdisfalaj procesoj: la fizikajn kaj kemiajn.
Mekanika aŭ fizika veterdisfalo inkludas la disfalon de petroj kaj grundoj pro rekta eksponiĝo al atmosferaj influoj, ĉefe varmo, akvo, glacio kaj vento. Rezulto: la petrosurfaco estas disrompita, sed ne esence kemie transformita.
Kemia veterdisfalo[1] estas la rekta efiko de atmosferaj kemiaĵoj en la disfalo de rokoj, grundoj kaj mineraloj (se la kemiaĵoj estis produktitaj de organismoj oni parolas pri biologia veterdisfalo). Rezulto: la petrosurfaco havas alian kemian konsiston ol sampetraj pli profundaj tavoloj.
Produktoj de la veterdisfalo de petro kolektiĝas plejparte kiel lozaj surfacotavoloj, kiuj nomiĝas regolito. La regolito malsupren pli kaj pli transiĝas en solidan petron, en la geologio tielnomatan originlokan petron.
Veterdisfalo kune kun la erozio (forportado de la loza surfaca materialo) estas la proceso, kiu precipe formas la specifan aspekton de la tersurfaco. Veterdisfalo estas unu el la gravaj procesoj en la cirkulado de la petroj (kune kun respektive kontraŭefike al sedimentado kaj vulkanismo / tektoniko).
F. Press und R. Siever: Allgemeine Geologie – Einführung in das System Erde, 3-a eldono. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg, 2003, ISBN 3-8274-0307-3
A. Goudie: Physische Geographie – Eine Einführung, 4-a eldono. Spektrum Akademischer Verlag, München, 2002, ISBN 3-8274-1872-0
A. H. Strahler und A. N. Strahler: Physische Geographie, 3-a eldono. UTB, Stuttgart, 2005, ISBN 3-8252-8159-0
H. J. de Blij, P.O. Muller und R.S. Williams Jr.: Physical Geography – The global environment, 3-a eldono. Oxford University Press Inc., 2004, ISBN 0-19-516022-3
Henry Lutz Ehrlich: Geomicrobiology. 3-a eldono. Marcel Dekker, New York 1996, ISBN 0-8247-9541-5
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.