Vinregiono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vinregiono aŭ Vinproduktanta Regiono estas leĝe protektata esprimo. Ĝi estas geografia regiono, kie oni rajtas kultivi vinon, aŭ pli precize vitojn.. La tie produktitaj vinoj rajtas ricevi la nomon de la difinita vinregiono. Preskaŭ ĉiam la vinregionoj estas historie difinitaj kaj dum multaj generacioj la homoj tie produktas vitojn, faras vinon aŭ surmerkatigas ĝin laŭ similaj metodoj. Unuafoje en 1756 la nordportugala vinregiono Alto Douro estis leĝe definita. Ekde tiam kutimiĝis difini la diversaj vinregionoj pere de la vinleĝo.[1][2]
Vinprduktantaj regionoj regulas kaj kontrolas ene de iliaj limoj la definadon de la kvalito kaj la vinareoj kaj premias la vinojn. Surbaze de la diversaj topografiaj, klimataj kaj geologiaj cirkonstancoj kaj agrikulturaj tradicioj evoluiĝis dum la jaroj specifa vinkulturoj en la unuopaj vinregionoj. Ankaŭ en la diversaj vinregionoj la homoj kultivas specifajn vitkultivarojn. El tiu evoluiĝis ofte regionspecifaj vinkulturoj.[1]