Violonkonĉertoj (Bach)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sub la nomo de Johann Sebastian Bach konserviĝis du konĉertoj por violono, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso same kiel duoblokonĉerto por du violonoj (same kun arĉinstrumentoj kaj kontinua baso). Ili havas la numerojn BWV 1041 ĝis 1043. Eble Bach verkis la konĉertojn por Johann Georg Pisendel aŭ Jean-Baptiste Volumier en Dresdeno – eble ankaŭ por si mem, ĉar lia filo Carl Philipp Emanuel atestas al li en la nekrologo, ke li ludis la violonon ĝis ega maljuneco „klare kaj akute“.