Vulpes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vulpes estas genro de la subfamilio Caninae. La membroj de tiu genro estas populare referencata kiel veraj vulpoj, kun la signifo ke ili formas propran kladon. Tiel la vorto "vulpo" estas en la komuna nomo de kelkaj aliaj specioj. Veraj vulpoj estas distingataj disde membroj de la genro Canis, kiel disde domigitaj hundoj, lupoj, ŝakaloj kaj kojotoj, pro siaj pli malgranda grando (5–11 kg) kaj pli senpinta kranio.[1] Ili havas nigrajn, triangulajn markojn inter siaj okuloj kaj nazo, kaj la pinto de ilia vosto estas ofte de diferenca koloro el la cetero de ilia mantelo. La tipa vivodaŭro de tiu genro estas inter du kaj kvar jaroj, sed ili povas atingi ĝis unu jardeko.[1]
Veraj vulpoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Variaj veraj vulpoj: el maldekstro dekstren, kaj supre malsupren: ruĝa vulpo, Ruepela vulpo, korsako, Bengala vulpo, Arkta vulpo, Blanforda vulpo, Kablanda vulpo kaj feneko | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Por animaloj ofte konataj kiel "vulpoj", sed kiuj ne estas veraj vulpoj de la genro Vulpes, vidu artikolon Vulpo.