Władysław Gomułka
From Wikipedia, the free encyclopedia
Władysław GOMUŁKA (naskiĝis la 6-an de februaro 1905, mortis la 1-an de septembro 1982) estis pola komunisma politikisto.
Władysław Gomułka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Władysław Gomułka | |||||
Naskiĝo | 6-an de februaro 1905 (1905-02-06) en Krosno, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 1-an de septembro 1982 (1982-09-01) (77-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Mortis per | pulma kancero vd | ||||
Tombo | Armea Tombejo Powązki vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pola Popola Respubliko • Cislajtio • Dua Pola Respubliko vd | ||||
Alma mater | Internacia Lenina Lernejo vd | ||||
Partio | Pola Unuiĝinta Laborista Partio • Pola Partio Laborista • Komunista Partio de Sovetunio • Independent Peasant Party • Polish Socialist Party – Left • Komunista Partio de Pollando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Zofia Gomułkowa vd | ||||
Amkunulo | Zofia Gomułkowa vd | ||||
Infanoj | Ryszard Strzelecki-Gomułka vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Wiesław vd | ||||
Okupo | politikisto • sindikatisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia profesio estis originale seruristo. Ekde 1926 li estis ano de la ne-leĝa Komunisma Partio de Pollando, ekde 1942 tiu de la posteula partio, la Pola Laborista Partio. Li estis ano en la Centra Komitato (1942-1948) kaj la Politika Komitato (1944-1948). Li estis la unua viculo de la ĉefministro (1944-1949) poste ĉef-sekretario de la Centra Komitato (1945-48). Ĉar li ne obeis centprocente al Stalin, oni forigis lin en 1948 el la komunista gvidantaro pro "dekstra, nacia dekliniĝo". Somere de 1951 li estis forigita el la partio kaj arestita en kuracloko Krynica fare de komunistaj funkciuloj sub gvido de kolonelo Józef Światło. Li liberiĝis nur post morto de Stalin en decembro de 1954. Li reaniĝis en la Laborista Partio en aŭgusto de 1956 kaj en oktobro samjare, oni elektis lin kiel la ĉefulon de la kompartio (1956-70). En 1970 li ordonis pafi al la senarmilaj homoj en Gdansk (multaj mortis) kaj pro tio li estis denove forigita el la posteno kaj oni pensiigis lin.