Walter Reed Nacia Armea Medicina Centro (angle Walter Reed National Military Medical Center, akronime WRNMMC), antaŭe nomita la Nacia Maramea Medicina Centro (National Naval Medical Center) kaj ordinarlingve nomita Bethesda Naval Hospital, Walter Reed, aŭ Navy Med, estas militista hospitalo en Bethesda, Marilando [1].
Rapidaj faktoj armea malsanulejo • konstruaĵa komplekso, Komenco ...
Fermi
Ĝi estis establita en 2011 kiel rezulto de fuzio inter du militistaj hospitaloj - la Nacia Maramea Medicina Centro en Bethesda kaj la Walter Reed Medicina Centro de la Usona Armeo en Vaŝingtono. La nuna medicina centro, unu el la plej gravaj de la Usona Medicina Korpuso, plenumas du elstarajn rolojn kiujn plenumis ĝiaj antaŭuloj - komenca enhospitaligo de la vunditoj de la armitaj fortoj de Usono, kiuj estis vunditaj eksterlande, kaj provizado de medicina servo al la nuna Prezidanto de Usono kaj liaj familianoj.