From Wikipedia, the free encyclopedia
Walther WENCK (18a de septembro 1900 – 1a de majo 1982) estis la plej juna Generalo de branĉo (General der Truppengattung) en la Germana Armeo kaj stabanara oficiro dum la Dua Mondmilito. Fine de la milito, li komandis la Germanan 12an Armeon kiu partoprenis en la Batalo de Berlino.[1]
Walther Wenck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1900 en Wittenberg |
Morto | 1-an de majo 1982 (81-jaraĝa) en Bad Rothenfelde |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | Bad Rothenfelde |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
Historiistoj konsideras Wenck kapabla komandanto kaj brila improvizanto, sed malkapabla plenumi la maleblan taskon savi Berlinon en 1945.[2][3][4]
La 13an de februaro 1945, post longa diskuto, Guderian konvinkis Hitler fari Wenck stabanestro de la Armegrupo Vistula (kun la povo lanĉi atakon) sub estro de Heinrich Himmler.[5] La atako de Wenck estis dekomence sukcesa, sed Hitler postulis, ke li venu ĉiutage al Führer kio devigis lin fari ĉiutagan veturon de 200 mejloj. La 14an de februaro 1945, tre laca Wenck ekŝoforis anstataŭ sia pli laca ŝoforo Dorn kiu estis elĉerpita. Wenck endormiĝis ŝofore kaj okazis akcidento surŝosee. Savita de Dorn, li venis al hospitalo kun rompitaj kranio kaj kvin ripoj. Dume, la atako malsukcesis.[6]
La 22an de aprilo la 12a Armeo de Wenck iĝis la lasta espero de Hitler por savi Berlinon. Wenck ricevis ordonon forgesi pri la usonanoj okcidente kaj atakante orienten, ligiĝi kun la 9a Armeo de la Generalo de Infanterio Theodor Busse. Kune, ili atakus la sovetojn kiuj ĉirkaŭis Berlinon el okcidento kaj sudo. Dume, la 41a Panzer Korpuso de la Generalo Rudolf Holste atakus la sovetojn el la nordo. La fortoj de Wenck ja atakis al Berlino, sed ili estis haltigitaj ekster Pocdamo per forta soveta rezisto. Nek Busse nek Holste faris multan progreson al Berlino. Fine de la 27a de aprilo, la sovetaj fortoj ĉirkaŭantaj Berlinon ligiĝis kaj la fortoj ene de la urbo estis izolitaj.
Wenck estis kaptita prizonulo fare de la Usona Armeo. Li estis liberigita en 1947, kaj Wenck poste havis duan karieron kiel industriisto. Dum la 1950-aj jaroj, Wenck laboris kiel administra direktoro de Dr. C. Otto & Comp., nome produktanto de industriaj fornoj, kaj en la 1960-aj jaroj kiel direktoro de Diehl Group, armilfabrikanto.[7]
Li estis invitita iĝi Ĝenerala Inspektisto de la Bundeswehr, sed li malakceptis ĉar oni ne akceptis liajn prirangajn postulojn.[8][9] La 1an de majo 1982, Wenck mortis dum veturo en Aŭstrio, kiam lia aŭto frapis kontraŭ arbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.