From Wikipedia, the free encyclopedia
Was Gott tut, das ist wohlgetan (eo: Kion Dio faras, tio estas bonfarita; BWV 99) estas eklezia kantato de Johann Sebastian Bach. Li komponis ĝin en 1724 je Lepsiko por la 15-a dimanĉo post Triunuo kaj prezentis ĝin unuafoje je la 17-a de septembro 1724.
Was Gott tut, das ist wohlgetan | |||||
---|---|---|---|---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
Bach komponis la ĥoralkantaton en 1724, la dua jaro de sia oficperiodo en Lepsiko, por la 15-a dimanĉo post Triunuo.
La preskribitaj legadoj por la dimanĉo estis Gal 5, 25 ĝis Gal 6, 10, la „admono iradi en la Spirito“, kaj Mt 6, 23–34, el la Surmonta Parolado la admono, ne malgrandfide zorgi, celi la Dian regnon. La kantata teksto baziĝas sur la ĥoralo Was Gott tut, das ist wohlgetan (1674) de Samuel Rodigast.[1] La ĥoralo referencas ĝenerale al la evangelio. Ĉiuj ĝiaj ses strofoj komenciĝas per la sama tekstlinio.
La nekonata tekstoverkisto de la kantato konservis la kadrajn strofojn kaj alirimis la restajn strofojn al same multaj movimentoj. Je tio li konservis kelkajn rimojn en la 2-a movimento. En la 4-a movimento li referencis senpere al la evangelio per parafrazo de la lasta verso pri „Und haben alle Tage gleich ihre eigne Plage“ (Mateo 6, 34). En la 5-a movimento li fortigis per du aludoj de la kruco la rilaton inter la sufero de Jesuo kaj tiu de liaj adeptoj.
Bach uzis la ĥoralon ankaŭ en kelkaj aliaj kantatoj, nome Was Gott tut, das ist wohlgetan, BWV 100.[2]
La kantato estas okupata per kvar solistoj soprano, aldo, tenoro kaj baso), kvarvoĉa ĥoro, korno por plifortigo de la ĥorala melodio, transversa fluto, hobojo de amoro, du violonoj, vjolo kaj kontinua baso.
La enkonduka ĥoraĵo havas klaran konĉertan karakteron. La arĉinstrumentoj komenciĝas per temo, kiu estas deduktita de la ĥorala melodio[3]. Post 16 taktoj komenciĝas konĉerteto de fluto, amorhobojo kaj 1-a violono, je tio la hobojo ludas la temon prezentitan de la arĉinstrumentoj, la fluto la kontrapunktajn deksesonojn. Tri taktojn pli malfrue la kantvoĉoj komenciĝas per la ĥoralo, la firma kanto lokas en la soprano, kaj ĝin fortigas la korno. En la interludo ĉiuj instrumentoj unuiĝas al konĉerto.
La unua neakompanata recitativo finiĝas sur longa sur la vorto „wenden“ (turni). La unuan arion akompanas la fluto, kio postulas kapablan flutiston, same kiel ankaŭ la mallonge antaŭe komponitaj kantatoj Was frag ich nach der Welt kaj Nimm von uns, Herr, du treuer Gott. La teksto priskribas la skuon de la animo, kio estas vigle ilustrata, kvankaj ekzistas la admono, ke la animo ne lasu sin skui. La dua recitativo similas la unuan kaj akcentas la vorton „erscheinet“ (aperas). En la lasta ario, dueto, la arĉinstrumentoj plue silentas, fluto kaj hobojo akompanas la virinajn voĉojn. La instrumentoj komenciĝas per ritornelo en trio kun la kontinua baso. Post unua kanta parto dua alportas novan teman materialon, sed ĝi referencas al la unua per la ripeto de instrumentaj motivoj, poste la ritornelo estas kadrige ripetata. La fina ĥoralo estas simpla kvarvoĉa tonmetaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.