Wilhelm von Gloeden
germana fotografisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Barono Wilhelm von GLOEDEN (naskiĝis la 16-an de septembro 1856 en Wismar, mortis la 16-an de februaro 1931 en Taormina) estis germana (nudo-)fotisto, kiu laboris precipe en Taormina sur Sicilio. Li estas konata pro siaj studoj de nudaĵoj de siciliaj junuloj, kiuj ordinare aperas, kun tre zorgitaj pozoj, sur kadroj de klasikaj referencoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Wilhelm von Gloeden | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1856 (1856-09-16) en Völkshagen |
Morto | 16-an de februaro 1931 (1931-02-16) (74-jaraĝa) en Taormina |
Tombo | Cimitero di Taormina |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | fotisto • artisto |
Fermi
Fama en sia epoko, Gloeden estis poste silentigita dum ĉirkaŭ unu jarcento, kaj nur reaperis ĉe la komenco de la 1970-aj jaroj, komence helpata de la romano de Roger Peyrefitte Les Amours singulières, kiel la plej grava geja vida artisto antaŭa al la unua mondmilito.