Wish You Were Here
albumo de Pink Floyd / From Wikipedia, the free encyclopedia
Wish You Were Here (Se nur vi estus ĉi tie) estas la naŭa albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, registrita dum la unua duono de 1975 kaj eldonita la 15-an de septembro samjare. Malgraŭ komence malfavoraj reagoj de la kritikistoj, ĝi tuj akiris komercan sukceson kaj estas nun ofte menciata inter la plej bonaj albumoj de la grupo. David Gilmour kaj Richard Wright poste deklaris ke ĝi estas ilia preferata albumo de la grupo. Wish You Were Here estas, kiel sia antaŭanto The Dark Side of the Moon, iamaniere konceptalbumo, en kiu troviĝas du temoj: la foresteco (interalie de Syd Barrett, la unua gvidanto de la grupo), kaj kritiko de la muzika industrio.
Rapidaj faktoj Wish You Were Here, Traklisto Wish You Were Here • Shine On You Crazy Diamond • Welcome to the Machine • Have a Cigar vd ...
Wish You Were Here | |||||
---|---|---|---|---|---|
Artisto | Pink Floyd | ||||
Tipo | Muzikalbumo | ||||
Publikigo | 1975 15-a de septembro de 1973 | ||||
Daŭro | 44'28 | ||||
Ĝenro | Progresiva roko | ||||
Firmao | Harvest-Capitol (poste Columbia) | ||||
| |||||
Pink Floyd - kronologio | |||||
Antaŭa muzikalbumo The Dark Side of the Moon (1973) |
Sekva muzikalbumo Animals (1977) | ||||
Fermi