![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2c/P7010762_%2528716976056%2529.jpg/640px-P7010762_%2528716976056%2529.jpg&w=640&q=50)
Zafra-Río Bodión
komarko en la regiono Ekstremaduro de Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Zafra-Río Bodión aŭ komarko de Zafra estas komarko de la provinco Kacereso en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio norde de Tentudía. Laŭ la stato de 2022 en la komarko vivis 45 546 loĝantoj sur areo de 1 111,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km². Administra centro estas la municipo Zafra, kiu estas tradicia urbo ĉe la vojo de Sevilo al Mérida. Lastatempe oni uzas ankaŭ la nomon Zafra-Río Bodión kun la celo signifi, ke temas ne nur pri la vilaĝoj ĉirkaŭ Zafra, komerca kaj industria urbo, sed ankaŭ tiuj kiuj estas iom pli sude ĉe la rivero Bodión.