hungara kuracisto, internisto, infektologo kaj profesoro (1863-1937) From Wikipedia, the free encyclopedia
Zsigmond Gerlóczy [gerlOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerlóczy Zsigmond estis hungara kuracisto, internisto, infektologo kaj profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis alsóviszokai [alŝOvisokai]. Lia patro estis Károly Gerlóczy, lia duonfilo estis Ferenc Gerlóczy, lia filo estis Gedeon Gerlóczy.
Zsigmond Gerlóczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1863 en Peŝto |
Morto | 9-an de septembro 1937 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/6-1-41 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1887) |
Familio | |
Patro | Károly Gerlóczy |
Infano | Gedeon Gerlóczy |
Parencoj | József Fodor (bopatro) Ferenc Gerlóczy (duonfilo aŭ duonfilino) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto lektoro |
Zsigmond Gerlóczy naskiĝis la 25-an de junio 1863 en Pest (urbo). Li mortis la 9-an de septembro 1937 en Budapeŝto.
Zsigmond Gerlóczy frekventis piaristan gimnazion, poste li akiris medicinan kaj pedagogian diplomojn en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1887. Li eklaboris post la diplomo en kliniko ĉe Frigyes Korányi ĝis 1890, poste li estis ĉefkuracisto 4 jarojn en Malsanulejo Rókus. En 1898 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Inter 1901 kaj 1927 li estis hospitalestro en nova hospitalo, poste 3 jarojn hospitalestro de ĉiuj budapeŝtaj hospitaloj. En 1901 li ekinstruis en Reĝa Teknikuniversitato József. En 1912 li estis nomumita titulara eksterordinara profesoro. En 1927 li ricevis membrecon en la supera ĉambro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.