Ödön Singer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ödön Singer [odon zinger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Singer Ödön estis hungara-germana violonisto, koncertmajstro, komponisto, instruisto. Lia persona nomo eksterlande estis Edmund.
Ödön Singer [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1831 (laŭ alia biografio la naskiĝjaro estas 1830) en Tata (Hungario) (Hungara reĝlando Habsburga Imperio), li mortis la 23-an de januaro 1912 en Stutgarto (Germana Imperiestra Regno).
Remove ads
Biografio
Ödön Singer devenis el juda familio. Li estis infanaĝa amiko de Joseph Joachim. Li studis en Pest (urbo) de Dávid Ridley-Kohne (memoru, tiam ne ekzistis muzikakademio!), poste en Vieno de József Böhm. Li estis nomumita koncertmajstro de Germana Teatro (Pest) en 1846. En la fruaj 1850-aj jaroj li faris grandajn koncertvojaĝojn tra Hungarlando, poste tra Eŭropo kun sensaciaj sukcesoj. En Vajmaro li muzikadis kune kun Ferenc Liszt, kiu proponis lin koncertmajstro de la kortega teatro de Vajmaro en 1854. En 1861 li ekinstruis en konservatorio de Stuttgart, krome li estis ano de arĉtriopo nomata pri Hans von Bülow.
Remove ads
Elektitaj komponaĵoj
- Le carneval hongrois, Op. 15
- Adieu a la Patrie. Impromptu hongrois, Op. -4
- Fantaise hongroise, Op. 7
- Hommage à Liszt
- Masurka avec Pianoforte
- La sérénade Op. 14
- Notturno Op. 16
Lia lernolibro
- Grosse Theoretisch-Praktische Violinschule kune kun Max Seifriz (1881 kaj 1884)
Fontoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads