Stutgarto

ĉefurbo de Baden-Virtembergo From Wikipedia, the free encyclopedia

Stutgarto
Remove ads

Stutgarto[1]Ŝtutgarto[2] (germane Stuttgart, alemane Schdùagert) estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la ŝtato, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Fine de decembro 2022 la urbo havis 632865 loĝantojn, kaj estas la oka plej granda urbo en Germanio. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.

Thumb
Rapidaj faktoj Situa mapo de Stutgarto, urbego • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • financa centro • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj • ĉefurbo de germania federacia lando ...
Remove ads
Remove ads

Geografia situo

Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Baden-Virtembergo, estas la administra centro de samnoma distriktaro, nomata do distriktaro Stutgarto, kaj havas la statuson de eksterdistrikta urbo. La urbo-centro situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.

Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en suda Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la 6-a plej granda urbo en tuta Germanio.

Urbopartoj

Thumb
Distriktoj de Stuttgart
Thumb
Thumb

La urbo estas dividita en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn distriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 152 urbajn partojn (kvartalojn).


Remove ads

Historio de la urbo

Thumb
Artmuzeo en Stutgarto

Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon ĉirkaŭ la jaro 90. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.

En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (la germana vorto por ĉevalino estas Stute; de tio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Virtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la virtemberga centra urbo dum la 14-a jarcento. Ekde tiam Stutgarto restis la ĉefurbo de Virtembergo. La 13-an de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed reiris post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Virtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Baden-Virtembergo.

Remove ads

Vidindaĵoj

Servoj

Politiko

Ekde 1930 Stutgarto estas regata de ĉef-urbestro (antaŭe: urbestro). Nun tiu estas Fritz Kuhn de la verdula partio, antaŭe regadis Wolfgang Schuster kaj Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.

Ekde la elektoj de 2014 la magistrato konsistas el:

CDU28,3% (+4,0)17 seĝoj (+2)
GRÜNE (verduloj)24,0% (−1,3)14 seĝoj (-2)
SPD14,3% (−2,7)9 seĝoj (−1)
FW7,1% (−3,2)4 seĝoj (-2)
FDP5,9% (−5,0)4 seĝoj (-3)
Socia, ekologia Stutgarto5,4% (+0,8)3 seĝoj (±0)
AfD4,7 % (+4,7)3 seĝoj (+3)
PDS4,5% (±0)1 seĝo (±0)
Piratoj2,0% (+2,0)1 seĝo (+1)
listo STAdTISTEN1,7% (1,7)1 seĝo (+1)
studenta listo (StudL)1,2% (+1,2)1 seĝo (+1)
REP0,7% (−1,8)0 seĝoj (−1)
Remove ads

Ekonomio

Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj pro alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas Daimler AG, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universitato de Stutgarto, Universitato de Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.

Remove ads

Amaskomunikiloj

La Sudokcidentgermana Radio - germane Südwestrundfunk (mallonge SWR), do nur Sudokcidenta Radio - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Stutgarto kaj pliaj sidejoj en Baden-Baden kaj Majenco.

Transporto

Sporto

Thumb
La futbal-stadiono

Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Stutgarto la matĉoj okazis en Gottlieb-Daimler-Stadiono, kiu tiucele estis komplete renovigita kaj proponis 54.267 sidlokojn por spektantoj.

Historio de Esperanto en Stutgarto

La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933. En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando). De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuto tiel, ke la (Landaj) Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) de SAT havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro. En la apudarbara, okcidenta urboparto Hasenberg estas po strato nomata "Esperantostraße" kaj "Zamenhofstraße".

Remove ads

Famaj stutgartanoj

Remove ads

Partneraj urboj

Stutgarto havas partnerajn rilatojn kun jenaj urboj:

Krome ĝi havas amikecajn rilatojn kun jenaj urboj:

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads