Újezd u Krásné

From Wikipedia, the free encyclopedia

Újezd u Krásnémap
Remove ads

Újezd (germane Mähring; Mähring bei Asch) estis vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Krásná, troviĝinta en distrikto Cheb, sur limoj de ĉeĥa Regiono Karlovy Vary kaj germana distrikto Hof en supermara alteco 660 metroj. Oficiale ĝi pereis en la jaro 1950. Hodiaŭ ĝi apartenas kiel katastra teritorio Újezd u Krásné al municipo Krásná.

Ĉi tiu artikolo temas pri pereinta vilaĝo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Újezd.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Thumb
Eksa lernejo en Újezd
Thumb
Ponto de Eŭropo
Thumb
La plej okcidenta punkto de Ĉeĥa respubliko
Remove ads

Historio

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1331, kiam la vilaĝo apartenis al familio Neubergidoj. Dekomence la vilaĝo estis nomata Merring, nur pli malfrue, en la 18-a jarcento ĝi akiris sian pli konatan nomon Mähring. Újezd estis enloĝigita de germanaj agrikulturistoj, kiuj ekde la 16-a jarcento faris luteranajn diservojn, kiujn tiam lokaj idoj de Zedtwitz komencis subteni. Tiuj akiris Újezd de Neubergidoj iam en interŝanĝo de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj.

La vilaĝo estis dividita en tri partojn; Horní ves, Dolní ves kaj Kout.

Post la dua mondmilito, en la jaro 1946, kiam ĉiuj germanaj loĝantoj estis ellandigitaj el la ĉeĥa teritorio, Újezd restis tute forlasita. La domoj estis rabitaj kaj neniigitaj, kiam fine en la jaro 1953 estis ĉiuj forpafitaj kaj egaligitaj kun la tero. En la 1970-aj jaroj estis en Újezd konstruita roto de limgardistaro, kiu post falo de komunismo estis forlasita komence de la 1990-aj jaroj. Tiutempe estis ankaŭ trovita monumento al loĝantoj de Újezd falintaj en la unua mondmilito, kiu estis en la jaro 1992 denove konstruita sur la devena loko kaj komence de la 21-a jarcento restaŭrigita. En la jaro 2000 estis al ĝi aldonita tabulo, sur kiu estas listo de la loĝantoj de Újezd, kiuj falis dum la dua mondmilito.

Evoluo de nombro de loĝantoj

Pliaj informoj Jaro, Nombro de loĝantoj ...
Remove ads

Nuntempo

En la jaro 2008 estis sur la loko, kie situadis muelejo en Újezd, konstruita Ponto de Eŭropo. Temas pri ligna ponto, kiu situas sur fundamentoj de la devena ponto trans loka rojo Mlýnský potok proksime de fiŝlago Panský rybník, kiu estadis en pasinteco uzata kiel baniĝejo. Tiu ĉi rojo estas hodiaŭ en tiu ĉi loko ŝtatlimo.

La plej proksima ĉirkaŭaĵo estis reguligita, kaj sur la germanan flanko estas vojo al la ponto ligita al bone konservata biciklovojo kaj turisma vojo. Sur la ĉeĥa flanko kondukas neniu vojo al tiu ĉi ponto, sole herbejo.

Proksime 500 metroj de Ponto de Eŭropo troviĝas la plej okcidenta punkto de Ĉeĥio.

Remove ads

Rilataj artikoloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads