Distrikto Hof

distrikto de Bavario From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Hof
Remove ads

La distrikto Hof situas en la distriktaro Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma eksterdistrikta urbo Hof, kiu tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, nur komplete ĉirkaŭatas de ĝi. La distrikto havas areon de 892 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 92191 loĝantojn.

Pliaj informoj blazono, mapo ...

La distrikta areo inter nordo kaj sudo samkiel inter okcidento kaj oriento ampleksas pli-malpli 35 kilometrojn. Najbaras norde la turingia distrikto Saale-Orla, oriente la saksia distrikto Vogtland kaj la ĉeĥia distrikto Cheb), sude la distrikto Wunsiedel im Fichtelgebirge kaj la distrikto Bayreuth kaj okcidente la distriktoj Kulmbach kaj Kronach. La eksterdistrikta urbo Hof plene ĉirkaŭiĝas per la distrikto. La distrikta limo al Ĉeĥio longas pli-malpli 25 kilometrojn.

Remove ads

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

Thumb
urbodomo de Hof

Urboj (litero S)

  1. Helmbrechts
  2. Lichtenberg
  3. Münchberg
  4. Naila
  5. Rehau
  6. Schauenstein
  7. Schwarzenbach am Wald
  8. Schwarzenbach an der Saale
  9. Selbitz

Merkataj komunumoj (litero M)

  1. Bad Steben
  2. Oberkotzau
  3. Sparneck
  4. Stammbach
  5. Zell im Fichtelgebirge

Neurbaj komunumoj (litero G)

  1. Berg
  2. Döhlau
  3. Feilitzsch
  4. Gattendorf
  5. Geroldsgrün
  6. Issigau
  7. Köditz
  8. Konradsreuth
  9. Leupoldsgrün
  10. Regnitzlosau
  11. Töpen
  12. Trogen
  13. Weißdorf

Thumb

Komunumaroj

  1. Feilitzsch
    (komunumoj Feilitzsch, Gattendorf, Töpen kaj Trogen)
  2. Lichtenberg
    (urbo Lichtenberg kaj komunumo Issigau)
  3. Schauenstein
    (urbo Schauenstein kaj komunumo Leupoldsgrün)
  4. Sparneck
    ( komunumoj Sparneck kaj Weißdorf)
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads