Újezd u Přelouče

From Wikipedia, the free encyclopedia

Újezd u Přeloučemap
Remove ads

Municipo Újezd u Přelouče situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 12 km norde de la urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 232 loĝantoj (2025).

Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Klamoš, Přepychy, Strašov kaj Kladruby nad Labem.

Remove ads

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads

Memorindaĵoj

Thumb
Preĝejo de Sankta Egidio en Újezd
Thumb
Sonorilejo en Újezd

Preĝejo

En la vilaĝo estas sur pli malnovaj fundamentoj baroka preĝejo de Sankta Egidio, konstruita en la jaro 1703 kaj rearanĝita fine de la 18-a jarcento. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambro sur okcidenta flanko. La fasado estas kronita per trieĝa voluta frontono, fenestroj estas volbitaj duoncirkle. La presbiterejo estas plafonita per kruca volbo, sakristio per barela volbo kaj navo per plata plafono sur fabionoj, la ĥorejo estas ligna.

Ekipaĵo estas baroka el la jaroj 1703 - 1707, la ĉefaltaro estas portala kun statuoj kaj bildo de Sankta Egidio, unu flankan altaron ornamas bildo de Kalvario kaj la duan bildo de Maria Magdalena.

Kampanilo

Kampanilo apud la preĝejo estas baroka, ligna, prisma, tegmentita per ŝinda piramido.

Kapeleto

Kapeleto en la vilaĝo sur vojkruciĝo estas el la fino de 18-a jarcento, niĉa kun dekora frontono kaj pilastroj.

Remove ads

Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads