Ĉaktaa lingvo
lingvo de Nordameriko, parolata precipe de membroj de la etno ĉaktaoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La ĉaktaa lingvo - sialingve Chahta anumpa - estas muskoga lingvo parolata de ĉaktaoj, kiuj loĝis en la regiono de Oklahomo kaj Misisipo. En 2000 restis nur ĉirkaŭ 9 000 parolantoj de la ĉakta, kiuj baze estas membroj de la koresponda etno ĉaktaoj.
Anglalingva eksonima nomo de la lingvo estas Choctaw, kaj tiu nomo estis transprenita en aliajn lingvojn, sed en la ĉaktaa mem ĝi nomiĝas chahta. La kodo laŭ ISO 639-3 estas cho.
La lingvo apartenas al iam vasta muskoga lingvaro de pluraj etnoj loze kulture parencaj; la etnanoj kun tre kompleksa lingva situacio estis inter el la unuaj, kiuj ekhavis kontakton kun eŭropanoj. Multaj lingvoj el la lingvaro, eĉ tutaj familioj da ili, estis ekstermitaj antaŭ ol lingvistika priskribo povis esti farita. Nun kun malgrandaj lingvokomunumoj ankoraŭ uzatas la ĉaktaa kaj la krika lingvoj.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads