Ĉangŝa

la ĉefurbo de Hunano en Ĉinio From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĉangŝa
Remove ads

Ĉangŝa (ĉine 长沙市, en tradicia skribo 長沙市, pinjine Chángshā shì) estas milionurbo, universitata urbo kaj ĉefurbo de Hunano.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Geografio

Ĉangŝa situas sur ebenaĵo laŭ la rivero Ksiang, riverido de la Jangzio.

Historio

Dum la unua jarmilo a.K. la tiama Ĉangŝa estis centro de regno nomata "Ĉu". En 202 a.K. ĝi jam estis fortigita grandurbo. Dum la Han-dinastio ĝi ankaŭ estis la ĉefurbo de regno. Inter 750 kaj 1100 ĝi iĝis grava komerca urbo, la populacio de la areo pliiĝis dekoble. Dum la Tajpinga ribelo la urbo estis sieĝita fare de la ribelantoj (en 1854) sed neniam falis. Ĉangŝa estis malfermita al internacia komerco ekde 1904. En 1918 la fervojo ekfunkciis, kiu portis prosperon. En 1938 incendio okazis. La japanoj longe atakis la urbon dum kvar bataloj, kiun ili akiris nur en 1944.

Remove ads

Klimato

Ĉangŝa havas subtropikan klimaton, jare pluvas po 1422 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter marto-aŭgusto. Inter junio-septembro la temperaturo estas ĉirkaŭe 30 °C, vintre foje frostas.

Trafiko

Ĉangŝa havas internacian flughavenon kaj riveran havenon. La fervoja kaj aŭtovoja kontaktoj estas bonaj. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

La Metroo de Ĉangŝa estis enservigita la 29-an de aprilo 2014.

Ekonomio

Ĉangŝa estas centro de rizo-muelado. Oni okupiĝas ankaŭ pri nafto, maŝinoj, aluminio, cemento, nutraĵoj kaj teksaĵoj.

Vidindaĵoj

Servoj

Ĝemelurboj

Thumb
Muzeo de Ĉangŝa
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads