Ĉeĝu (urbo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĉeĝu (urbo)
Remove ads

Ĉeĝu (koree 제주시 ĉeĝusi, laŭ latinaj literoj Jeju-si, laŭ ĉinaj literoj 濟州市) estas mara havenurbo, universitata urbego (ekde 1955) en Sud-Koreio. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de la samnoma provinco kaj insulo.

Thumb
Rapidaj faktoj Urbopanoramo en ĈeĝuUrbopanoramo en Ĉeĝu, Administrado ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
insulo Beomseom
Thumb
la nacia universitato Ĉeĝu

Geografio

Ĉeĝu situas en la suda parto de la lando for de la kontinento en mara insulo. Seulo troviĝas 456 km .

Historio

La areo de la hodiaŭa Ĉeĝu estas iomete restaĵoj ekde jam antaŭ la registrita historio. La urbo estis tre longe ĉefurbo de sendependa reĝlando, ankaŭ komerca kaj kultura centro da la insulo. La haveno en 1913 iĝis komerca haveno. La urbo kreskis sufiĉe rapide ekde la 1970-aj jaroj. "Nova Ĉeĝu" estis kreita antaŭ kelkaj jardekoj. La pajlategmentaj konstruaĵoj, kiuj estis oftaj ĉie ĝis la 1970-aj jaroj iom post iom malaperis. Ĉeĝu estis apartigita la distrikto en 1955. Tamen, en 2005 la balotantoj aprobis proponon kunfandi la urbon kun la distrikto. Tiu ŝanĝo estis farita en la sekva jaro.

Ekonomio

Ĉeĝu pro la geografia situo estas signifa turisma celloko kaj feriejo. En 2011 preskaŭ 10 milionoj da pasaĝeroj flugis inter Seulo kaj Ĉeĝu, tio apartenas al la plej trafikaj aeritineroj en la mondo.

Thumb
Lumturo Ruĝa Dragono en Ĉeĝu
Thumb
Haveno de Ĉeĝu
Thumb
loka plaĝo

Alvenas turistoj ankaŭ el Japanio kaj Ĉinio ĉiun jaron.

La urbego estas ĉirkaŭata de oranĝaj kaj mandarinaj bienoj. Tiun fakton reflektas muzeo pri citrusoj en la urbo. Krom tio la urbanoj okupiĝas pri diversaj produktoj de nutraĵoj kaj trinkaĵoj.

Remove ads

Trafiko

Ĉeĝu havas internacian flughavenon kaj maran havenon. En la insulo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Ĉeĝu havas humidan subtropikan klimaton kun varmegaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La jara averaĝa temperaturo estas 16 °C. Januaro estas la plej malvarma monato, aŭgusto la plej varma. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,498 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed dum la pluva sezono (inter junio-septembro) pli ofte.

Vidindaĵoj

  • Muzeoj pri historio kaj komputiloj
  • Botanika Ĝardeno
  • restaĵo de fortikaĵo
  • lumturo Dragono
Thumb
Lumturo "blanka" Dragono en Ĉeĝu
Thumb
la haveno

Ĝemelurboj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads