Ĉikita lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La ĉikita lingvo (hispane: Chiquitano, propralingve: Bésiro), estas indiĝena lingvo de sudorienta Bolivio. Eble ĉirkaŭ dudek mil personoj uzas la idiomon en la regiono de bolivia Ĉako en la provincoj de Ñuflo de Chávez[2] , Velasco[3] , Sandoval[4], Busch[5], Ichilo[6] kaj Chiquitos[7] de Santa-Kruzio, Provinco Iténez[8]de Beniio kaj en kelkaj municipoj de apuda Brazilo[9]. La lingvo estas konsiderata kiel senparenca. Laŭ Joseph Greenberg la ĉikita estas ligita al bororoaj lingvoj en hipoteza makro-ĵea lingvaro, sed tio ne estas pruvita[10] .
La takso de la nombro de parolantoj tre varias de fonto al alia, oni estimas ke ekzistas ĉirkaŭ 6 mil kompetentaj parolantoj, kvankam la etna grupo ĉikita estas inter 47 mil kaj 60 mil individuoj.[9] Baziĝante sur la plej alta nombro, ĝi estus la kvara plej parolita indiĝena lingvo en Bolivio post la suda keĉua, la ajmara kaj la ĉirigana[11] dialekto de la gvarania.
Oni distingas tri grandajn dialektojn de la ĉikita:
- tiu de la zonoj de Koncepto kaj Lomerío (Ñuflo de Chávez), Sankta Rafael, Sankta Anna kaj Sankta Jozefo (Velasco);
- tiu de la zono de Sankta Javierito (Velasco)
- tiu de la zono de Sankta Mikaelo (Velasco), kiu estas la plej diferencita de la resto.[12]
Ekzistas gramatiko[13] kaj normigita alfabeto por la skribo de la ĉikita.[14]
Remove ads
Bibliografio
- Fabre, Alain 2008 : Chiquitano, Diccionario etnolingüístico y guía bibliográfica de los pueblos indígenas sudamericanos. (hispane)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads