Ĝarĝa

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĝarĝa
Remove ads

Ĝarĝa, laŭ egipta arabe جرجا, laŭ kopte ⲑⲁⲣϫⲉ estas urbego en Egiptio, en Alta Egiptio, en la Provinco Saŭhaĝ. Ĝi estas la metropolitena sidejo de la Kopta Ortodoksa Eklezio kaj estas la plej malnova kontinue loĝata urbo en Afriko.

Thumb
Lernejo en Ĝarĝa
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Demografio

En Ĝarĝa loĝis 162165 homoj en 2021.

Geografio

Ĝarĝa troviĝas laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 70 metrojn super la marnivelo. Provinca sidejo Saŭhaĝo troviĝas 32, Kenao 86, Luksoro 104, Hurghada 216, Asuano 270, Suezo 409, ĉefurbo Kairo 417 kilometrojn (aere) .

Historio

Ĝarĝa eble estis loko de la pratempa urbo Thinis, la unua ĉefurbo de la unuigita Egiptujo. Ĝarĝa estis ankaŭ ĉefurbo de Supra Egiptio dum la otomana regado, poste dum brita rego provinca sidejo ĝis 1960. Interrompe en mezo de la 18-a jarcento ĥolerepidemio okazis, multaj mortis aŭ rifuĝis. Poste unue oni fondis religian lernejon, kiu allogis la alvenintojn. Dum la milito kontraŭ la francoj Ĝarĝa estis franca bazo por la soldatoj.

Ekonomio

Industrio de Ĝarĝa konsistas el produktado de sukeroj kaj ceramikaĵoj.

Thumb
Butikoj en Ĝarĝa

Klimato

Ĝarĝa situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 1 mm, ĝenerale decembre. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 14-32 °C.

Trafiko

Ĝarĝa havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Saŭhaĝo. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.

Vidindaĵoj

Referencoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads