Saŭhaĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Saŭhaĝo, laŭ egipta arabe سوهاج prononco estas la ĉefurbo de la Provinco Saŭhaĝ en Alta Egiptio, en Egiptio.

Strato en Saŭhaĝo
Laŭborda larĝa panoramo de Saŭhaĝo
Remove ads
Demografio
En Saŭhaĝo loĝis 266 944 homoj en 2021.
Geografio
Saŭhaĝo troviĝas en fekunda valo laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 67 metrojn super la marnivelo. La urbego inkluzivas du insulojn. Aĥmim troviĝas nur 5 (ne kontraŭe, sed en la alia riverbordo), Kenao 113, Luksoro 136, Hurghada 224, Asuano 301, ĉefurbo Kairo 390, Ismailio 452 kilometrojn (aere) .
Historio
En tiu loko estis kelkaj sensignifaj vilaĝoj en tempo de la romia regado. Dum la koptaj tempoj monaĥoj vivis en la tielnomita "Blanka Monaĥejo". Ekde 1960 Saŭhaĝo iĝis ĉefurbo de la samnoma provinco.
Ekonomio
Ekonomio de Saŭhaĝo konsistas el komercado kaj hejma industrio (tapiŝoj). La urba industrio produktas meblojn kaj teksaĵojn, krome helpas la agrikulturo el la najbareco (sukerprodukto). La turismo nur iomete aldoniĝas, ĉar ekzistas nur kelkaj arkeologiaj lokoj.
Religio
En Saŭhaĝo vivas islamanoj (75%) kaj koptaj kristanoj (25%).
Edukado
En Saŭhaĝo universitato funkcias ekde 2006, pli frue nur kampuso.
Klimato
Saŭhaĝo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 1 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 23,5 °C kaj varias inter 16-32 °C.

Vojo en Saŭhaĝo
Trafiko
Saŭhaĝo havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Ekde 2010 vojo estis malfermita al Hurghada, krome 2 pontoj helpas la trafikon. Same ekde 2010 internacia flughaveno funkcias apud la urbego. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.

Muzeo kaj Hotelo
Vidindaĵoj
Famuloj
En Saŭhaĝo naskiĝis ĉefministro Mustafa Madbuli.
Referencoj
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads